Artikoloj de Cassidy Walker

REF refoje refreŝigas
Dum Julio, mi kaj mia 14-jaraĝa filino, Kasja, vojaĝis al Serbujo por la 39-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF). Inter tiom da belaj esperantistaj aranĝoj en Eŭropo, REF estas la sola kiu ekzistas specife por gepatroj kaj gefiloj kiuj hejme parolas Esperanton.
NASK: sidu, parolu, kaj ĝuu!
Antaŭ ol ni alvenis al NASK, ni ne sciis, ĉu ni tiom ĝuus paroli. Fakte, ni eĉ ne certis, ĉu ni povus paroli Esperanton. Ni studis la lingvon dum nur ses monatoj, kaj ni studis hejme, rete. Ni neniam parolis la lingvon kun veraj vivaj homoj.